Giosuè Carducci
FANTAZIO

Vi parolas: la voĉ' per sia dolĉa rav'
min dronigas en rev', al ĝi cedante jen
flugas mia anim' al kares-onda mar',
fremdajn bordojn preteras ĝi.

Ŝipas mi en la lum' de l' subiranta sun',
kiu ridas tra la blua soleco, dum
flugas blanka birdar' tra la ĉiel' kaj mar',
verde pasas insula vic'.

Kaj sur pintoj de rok' temploj brilegas en
puraj flamoj de la roza vesper-krepusk'.
La cipresoj de l' bord' flustras mistere kaj
flirtas densa odor' de mirt'.

En la sala aer' vagas ĉi mirt-odor',
! mole miksas sin al kanto de ŝipanar'.
Ŝipo venis al bord' kaj ĝi kviete la
ruĝajn velojn mallevas jam.

Venas de l' Akropol' longa virina trup',
blankajn peplojn ĝi, jen, portas surkorpe kaj
florokronon sur kap', laŭron en mano, kaj
kantas kun etendita brak'.

En la ter' de patruj' lancon fiksante, jen
saltas nun al la bord' brile armita vir'.
Venis el la batal' eble Alkeo mem
al virginoj Lesbiaj re.